Moj deda o pronalazaču bicikla
(na esperanto Zlatoje Martinov,
kasnije Mišin kolega u ‘Republici’)

Mia avo pri la bicikla inventisto

Ekzistas inventistoj de
multaj utilaj aĵoj
sed tiu kiu inventis biciklon
estas la homa raraĵo.

Antaue en urbon mi iris
penige longe dumhoroj
sed nun per la biciklo
mi tuj finas laborojn

En ĝin mi facile min ĵetas
kuraĝe tranĉante la kurbojn…
Kaj mi , maljunulo
rapide atingas la urbojn

Truman estis saĝulo,
Tesla – scienca floro,
sed al la bicikla patro
apartenas la gloro

De fama inventisto
neniu konis la nomon
demandis mi multajn
ne sciis ili la homon.

Geografion ili lernas
matematikon same
sed ne la vivhistorion
de inventisto tamen

Al ĉiuj gratuloj kaj gloro!
Sed nur al tiu dankemo
kiu inventis biciklon
tiun belegan vehiklon.

Tradukis el la serba: Zlatoje Martinov